Ĉi-posttagmeze mi partoprenis en kunsido de mia loka Esperanta klubo. Tie la klubanoj petis ke mi faru enkondukan lecionon por novaj venantoj la dektrian de aprilo. Mi ne fartis bone dum la lasta vintro, sed tiu peto kuraĝigis min. Multaj aferoj mankas al mi; mi tute ne estas perfekta persono, sed mi volas kontribui al Esperantujo laŭeble.